Ke daftar isi

Ŝerco

dari Rovniy_Sergey, 29 Agustus 2021

Pesan: 239

Bahasa: Esperanto

Rovniy_Sergey (Tunjukkan profil) 5 Januari 2022 11.11.13

Seksmaniulo kuras en la vendejon kaj krias:
- Nun mi seksperfortos iun! Junulino kiel vi nomiĝas?
- Zina.
- Mi ne seksperfortos vin. Ankaŭ mia patrino nomiĝas Zina. Kiel vi nomiĝas, viro?
- Nu, fakte, Nikolao, sed miaj amikoj nomas min Zina ..

Rovniy_Sergey (Tunjukkan profil) 8 Januari 2022 09.16.53

Haltigas policisto ebrian aŭtgvidanton kaj demandas al li
-- Ĉu vi estas ebria?
-- Ne -- respondas gvidanto.
-- Pruvu -- prononcu alfebeton.
-- ABCĈDEFĜĜHĤIJĴKLMNOPRSŜTSUŬVZ.
-- Bone -- nun prononcu ĝin reverse.
-- ZVŬUTŜSRPONMLKĴJIĤHĜGFEDĈCBA
-- Ho, mi estante neebria tion ne povas fari.
-- Ankaŭ mi.🤓

StefKo (Tunjukkan profil) 8 Januari 2022 15.12.12

Rovniy_Sergey:Haltigas policiisto ebrian aŭtgvidanton kaj demandas al li (...)
"policiisto" - preskoboldo ĉu malĝusta vortaro?

StefKo (Tunjukkan profil) 11 Januari 2022 09.06.39

Povus esti pli malbone… (malnova juda ŝerco)

Al rebe Simha aliras homoj kaj diras:
Rebe, vi scias, rebe Jakob revenis pli frue al la hejmo kaj trovis en la lito sian edzinon kun rebe Mojŝe… Li mortpafis ilin ambaŭ kaj sin mem… Kia tragedio!!!
– Povus esti pli malbone… – respondas rebe Simha.
– Kiele, pli malbone!? – demandadas miraj homoj.
– Nu, se tio okazus antaŭ semajno, estus pli malbone – respondas rebe Simha.

-------------------------
rebe – rabeno

Rovniy_Sergey (Tunjukkan profil) 11 Januari 2022 10.30.06

Ĉiuj sonoj, odoroj, koloroj en la naturo servas al unu celo - logi!
Kaj tie poste formanĝi aŭ seksumi, tio dependas de(=laŭ) cirkonstancoj. 🤓

Rovniy_Sergey (Tunjukkan profil) 11 Januari 2022 12.09.46

Leŭtenanto Rĵevskij iras tute batita.
- Ho mia Dio! Leŭtenanto, kio okazis al vi?
- Mi kverelis kun kolonelo!
- Sed la kolonelo estas maljuna, malforta...
- Li havis fajrostangon en sia mano!
- Kaj vi?
- Kaj en mia mano estis mamo de kolonela edzino. La plej agrabla aĵo, mi povas diri al vi, sed por batalo — tute senutila!

StefKo (Tunjukkan profil) 11 Januari 2022 19.14.18

Rovniy_Sergey:
StefKo:Povus esti pli malbone…(malnova juda ŝerco)

Al rebe Simha aliras homoj kaj diras:
...
– Nu jes, so tio okazus antaŭ semajno, estus pli malbone – respondas rebe Simha.

-------------------------
rebe – rabeno
... sE tio okazus...

(...)
Korektita. Dankon!

StefKo (Tunjukkan profil) 14 Januari 2022 10.43.34

Dia zorgo pri viro? (malnova juda ŝerco)

Rabeno ĉirkaŭita de siaj lernantoj respondas al iliaj demandoj…
– Kial Dio antaŭe kreis Adamon kaj ne Evan? – demandas unu el ili.
– Mi pensas – respondas la rabeno, glatumante al si la barbon – ke li ne volis havi virinajn konsilojn.

Rovniy_Sergey (Tunjukkan profil) 15 Januari 2022 15.15.37

- Rebe! Mi havas grandajn problemojn, terurajn problemojn... Mi eĉ ne imagas kiel solvi ilin! Kion mi devas fari, rebe?
- Moseo, la Plejalta donas al ĉiuj problemojn nur laŭ iliaj ebloj. Aŭskultu min, vi havas unu varianton el du: vi mem povas solvi la problemojn aŭ tiuj problemoj ne estas viaj.

StefKo (Tunjukkan profil) 15 Januari 2022 17.36.27

Rovniy_Sergey:- Rebe! Mi havas grandajn problemojn, terurajn problemojn... Mi eĉ ne imagas kiel solvi ilin! Kion mi devas fari, rebe?
— Moseo, la Plejalta donas al ĉiuj problemojn nur laŭ iliaj ebloj. Aŭskultu min, vi havas unu varianton el du: vi mem povas solvi la problemojn aŭ tiuj problemoj ne estas viaj.
Kial vi skribas du specojn de la streko: - kaj — ? Kopiu la saman multfoje. Laŭnorme devas esti – aŭ — (duonhaltostreko aŭ haltostreko).
Tiel skribita teksto aspektas kvazaŭ ĉemizo kun diversaj butonoj.

Saluton!

Kembali ke atas